Arkadio, saluton! Nu, analizu tiun du frazojn:
- Mi trovis tiun vinon bonan (aux tiun bonan vinon). - Mi trovis tiun vinon bona. Rememoru, kion diri Sergio: trovi ne gxuste estas opinii, sed ekjugxi, ekopinii en la tria senco de Revo. Cxiel se vi uzas la akuzativon vi sxangxas la sencon: Mi trovis tiun vinon bonan (tiu, kiun antauxe ni jam estis provinta kaj kiun mi serxcadis). Mi trovis tiun vinon bona (tiu, kiun mi jxus provi, estas bona). Verdire la frazo "sxi trovis lin kusxanta" sxajnas stranga al mi... Cxu sxi ekjugxis lin kusxanta? Eble sxi trovas lin kusxema (aux trovis, en antauxaj tempoj)... Cxiel ajn rimarku, ke kusxanta kaj kusxa malsamas. Kusxa pli proksimas de kusxinta. (Kusxanta = kiu tiutempe kusxas; kusxinta = kiu jam kusxis). (La frazo "sxi trovis lin, kiu kusxas" estas stranga, karaj, cxu ne? Mi ne scias cxu mi influigxas pro mia latineco, tamen mi pli longe dirus "sxi trovis lin, kiam li estis kusxanta".) Cxiel mi ne konsentas, ke tiu frazo portas la trian sencon de trovi en Revo. Arkadio, mi ne pretas konvinki vin pri logika kompreno de trovi-3. Verdire mi neniam komprenis la tutan similan formon de la portugala (trovi kaj "achar" tute same funkcias kaj en Esperanto kaj en la portugala) kaj tiu estas mia denaska lingvo. Mi simple lernis tiun malsaman sencon. Esperanto gxin havas delonge, do mi konsilas vin ankaux lerni kaj simple akcepti. Tiu estas klasika senco kaj malfacile foriros la lingvon. Gxis la reskribo, kara polo! F. 2007/12/15, Arkadiusz Zychewicz <[EMAIL PROTECTED]>: > Alexander Shlafer pisze: > > Arkadiusz Zychewicz: > > > > > >> Alexander Shlafer pisze: > >> > >>> Vin versxajne ne mirigas la frazo > >>> > >>> Veninte hejmen, sxi trovis lin kusxanta. > >>> > >>> > >> Jes, ĝi mirigas min ĉar kiam mi aŭskultas > >> ĝin mi pensas ke li kuŝis dum > >> ŝi venis al hejmo. > >> > > > > Gxuste! Sxi venis hejmen, kaj trovis lin, kaj > > ankaux tion, ke li estas kusxanta. Vi do gxuste > > komprenas tiun cxi esprimon! > > > > > >> Kaj per ke tial estos mi pensas ke pove esti: > >> > > > > Pardonu, sed mi ne komprenas, > > kion signifas tiu cxi frazo ... > > > Nu, mi komprenis la frazon ĉar mi divenis sencon de frazo. Sed se la > frazo havas signifon tial kial > mi gxin komprenis, gxi estus havi e-vorto en fino. > >> Veninte hejmen, sxi trovis lin kusxant_e_. > >> > > > > Tio signifus, ke sxi, kusxante, trovis lin. > > Tute alia afero! > > > Ne, ĉar: kiel ŝi trovis lin ? kusxant_e _ ne kusxant_a_ . > Aux se: > sxi trovis lin kaj li kusxas (tiam kiam li kusxas) > mi pensas ke korekte estas: > Veninte hejmen, ŝi trovis lin kusx_an_. > > Sed eĉ se _a_ tiam la frazo havas nenion kun opinii/juĝi/kpt. ĉu? > Kaj cxefa temo estas signifo de vorto "trovi" kiel "opinii/juĝi" en ĉi > tiu sintakso. > >>>> Do vi konsentis kun mi por ke markis eble keil "arhxaika"? > >>>> > >>> "Arhxaika" estus tro drasta etikedo por la > >>> apenaux sentebla aromo, eta stila malmoderneco. > >>> > >>> Similan aromon havus tiu, kiu uzus verbojn > >>> en finitivo kun sufikso "ad" kiel faris Zamenhof, > >>> kvankam tio ne estas erara, misa aux arhxaika. > >>> Temas pri nuanco de stilo. > >>> > >> Kial mi skribis pri tio problemo. Mi skribis ĉar mi opinias ke aldonado > >> novajn difinojn de vortoj kiuj estas > >> kopioj el idiotismoj eĉ el kelkaj lingvoj alkondukis al situacio en kiu > >> esperanto ne estos facila por kompreni. > >> Ĉar esceptoj, kiuj ne estas en gramatiko, estos en leksiko. > >> > > > > Se mi gxuste komprenas vian ideon, vi volas > > diri, ke oni evitu idiotismojn, ecx klarajn metaforojn, > > kiel tiu cxi. Cxu? > > > > Laux mi, tio simple ne eblas! > > La tuta homa lingvo estas bazita sur la ideo, > > ke malsamajn aferojn oni povas nomi per la > > samaj vortoj! Nur tial oni povas priskribi > > aferojn antauxe nepriskribitajn. > > > > Tio rilatas al cxiuj parolelementoj: > > substantivoj, adjektivoj, verboj, adverboj, > > prepozicioj, partikuloj k.t.p. > > > > Ekzemple, estas nenia fizika komuneco > > inter fenomenoj, kiujn oni priskribas per > > verbo "flui", kiam oni diras, ke fluas akvo, > > kanto, vino, tempo, mono, diskuto, sango, > > k.t.p. Iuj el tiuj esprimoj estas pli metaforaj > > ol aliaj, pli evidentaj al iuj homoj ol al aliaj, > > sed tiaspecaj "homonimoj" ne elimeneblas > > el la homa lingvo! > > > > Malpermesi tiajxojn ne eblas sen igi > > la lingvon neuzebla por gxiaj kutimaj > > funkcioj. > > > Sed via ekzemplo bazas sur unua signifo de vorto "flui" (per ia analogio > al "fluado de akvo") > kaj en vorto "trovi" estas reala sxangxo de signifo. > En esperanto povas esti nur tial kiuj estas komprenebla por ĉiuj (aux > preskaux cxiuj). mi pensas. > > Difino "trovi-3" certe ne estas komprenebla nek por mi (polo) kaj nek > por ĉino, koreo, afrikano, kaj > via ekzemplo estos. >
