On Dec 22, 2007 8:36 AM, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Viktoro:
>
> >Estas pro tio, ke en multaj lingvoj, kiel la itala, la rusa, k. t. p.,
> >estas forta sento ke oni devas cxiam indiki la inecon de ina instruisto
> >per "instruistino."
>
> Jes!
>
> >estas tiuj, kiuj insistas pri "sinjorino prezidantino" laux
> >nacilingva influo.
>
> Jes, sed mi provas diri, ke ankau' anglalingvaj esperantistoj estas
> viktimoj de la influo de la propra nacia lingvo. Ne povas esti ke nur
> rusoj kaj italoj estas kaptitoj de la propra lingvo, ankau' la
> anglalingvanoj estas.

Tio gxustas, tamen sxajnas al mi ke pli tauxgas ne devi indiki sekson
de instruisto, prezidanto, ktp.

Supozu ke iu nacia lingvo gramatike devigis parolantojn indiki
religion aux rason de instruisto.  Mi kredas ke multaj el ni taksus
tion iom maltauxga.
"Alfredo estas bona instruisto."
"Jes kaj Marko estas bona judinstruisto.  Kion vi opinias pri Tomaso;
cxu ankaux li estas bona instruisto?"
"Hej, Tomaso ne estas instruisto, li estas judinstruisto.  Li estas
unu el la plej bonaj judinstruistoj."
ktp.

Por homoj kiuj bone regas la anglan, mi kore rekomendas eseon de
Douglas Hofstadter

http://www.cs.virginia.edu/~evans/cs655/readings/purity.html

kiu  rekonceptas la anglan kiel lingvon kiu gramatike distingas laux
raso anstataux laux sekso, kun rezulta disputado inter homoj kiuj
trovas tion maltauxga kaj homoj kiuj defendas la lingvon, same kiel en
la reala mondoj homoj disputas pri tauxgeco de gramatika distingo
inter seksoj.

russ

Rispondere a