Russ: >Tio gxustas, tamen sxajnas al mi ke pli tauxgas ne devi indiki sekson >de instruisto, prezidanto, ktp.
Bone, pri tio ni povas diskuti, kaj mi povas ec' samopinii kun vi, se ni ekiras el la vidpunkto, ke temas pri nia opinio, nia deziro. [Mi ankau' deziras, ke estu pli da arabaj au' indoneziaj vortoj en Esperanto, kaj ankau' tio estas same respektinda deziro. Mi ne deklaras ke la Fundamento havas arabajn au' indoneziajn vortojn] Mia sinteno estas, ke la transiro de la vir-indika al la g'eneral-indika funkcio de vortoj de bestoj estas jam relative senproblema en Esperanto. "Mus'o" c'iam estis senseksa [krom en la menso de parolantoj de, ekzemple, la itala, kiuj konsideras g'in "ina" pro influo de la propra lingvo]. "Bovo" kaj nomoj de aliaj grandaj bestoj eble ankorau' prezentas problemojn sed venkeblajn. Kiam temas pri homoj ni estas ankorau' "dum vadado" au' "meze de la rivero". La Fundamento firme staras sur unu bordo de la rivero (la seks-indika) kaj la mondo movig'as al la alia bordo de la rivero (ne-seks-indikaj vortoj). G'uste c'ar temas pri nestabila pozicio oni devus resti prudenta kaj ne aserti aferojn, kiuj ne estas veraj trans lingvaj limoj. Oni povus per sia uzo (kun risko estis miskomprenata) provi influi la lingvon (sed certe ne aserti en lernolibroj, ke tiu estas la g'usta uzo). Kelkaj geniaj aferoj, kiel la uzo de "li-shi" au' "shi-li" por la tria persona pronomo povus helpi [bonvolu rimarki ke tiu formo ne rompas iun ajn regulon de Esperanto. Temas pri kunemto kiel "pli-malpli"]. G'i estis proponata de Jouko Lindstedt. Persone mi preferus uzi "g'i" [per strec'o de la regulo: kiam la sekso ne estas konata au' ne estas grava], sed ree la forta kunligo en la menso de la parolantoj de difinitaj lingvoj (ne la latinidaj c'i-foje) inter la neu'tra pronomo kaj aj'oj malpermesas tion. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
