Je 12/26/07, Dmitri:
> Tue, 25 Dec 2007 10:17:29 +0600, "Sergio Pokrovskij"
> <[EMAIL PROTECTED]> skribis:

>> Prave.  Estus interese eksperimenti, ĉu la uzbekoj (parolantoj de
>> lingvo sengenra) aŭdante la vorton "adam" (= homo, viro aŭ virino)
>> imagas viron aŭ inon.

> Estus vere interese: la uzbeka-rusa vortaro de Azizov kaj Rizaeva
> (elsxutebla el http://uztranslations.net.ru) entute ne enhavas
> vorton «adam», kaj ecx «odam»-on gxi prezentas nur en kelkaj
> kunmetajxoj :-)

En la lernejo oni instruis al mi nur la vorton "adam" (одам)
Sed reveninte post kelkek jaroj en Taŝkenton, mi aŭdis "kiŝi".

Evidente, intertempe en Uzbekio alia klano sin levis al la potenco,
kaj alia dialekto (pli tjurka, malpli klera) iĝis la reganta klaso.

La uzbeka (kaj taĝika, kaj persa) lingvoj prezentas certan ŝovon de la
vokaloj.  Mi skribis "adam" por plia rekoneblo.  Simile "Осиё" (nun
probable "Osiyo") estas "Asija", t.e. "Azio" (ankaŭ Esperanto
kripligis la grekan vorton latinide voĉiginte la konsonanton).

>> ("Adam" estas probable vorto islama,

> Pli prave: vorto semita.

En la uzbeka ĝi enestas ne tial, ke ĝi estas ŝemida, sed tial, ke ĝi
estas islama.

[...]

> Male, en la turka «insan» estas la plej ofta kaj «kişi», sxajne, iom
> malnovigxinta kaj eksteruzigxinta.

Mia plej granda surprizo en Turkio estas konstato, kiom ege malpli
islama estas la moderna turka ol la sovetia uzbeka.  Kiam mi unuafoje
volis danki en la turka, mi senpripense diris "rahmat" -- kaj la
dankato ne tuj komprenis kion mi diris.  La uzbeka "rahmat"
(arabdevena) signifas ekzakte la samon, kion la franca "merci" aŭ la
itala "grazie": "La Dia graco estu kun vi".  Post minuta pripenso oni
rekonis la vorton, sed diris, ke jam cent jarojn ĉi tiu vorto ne plu
estas uzata kiel dankesprimo (oni tamen povas diri "mersi" :) -- nun
tiu vorto (mi jam forgesis ĝian precizan turkan formon) havas sole nur
teologian sencon.

--
Sergio

Rispondere a