Je 1/29/08, jv: [...]
> Fernando: [...] >> Pri "kontagxi", portugale oni ankaux uzas kun bona senco: ekz-e >> "via entuziasmo kontagxis min". Mi ne scias cxu "infekti" permesus >> tion. ReVo jam delonge donas aŭtoritatajn ekzemplojn pri la pozitiva "infekti" http://reta-vortaro.de/revo/art/infekt.html -- ,---- | ni devas infektadi la mondon per nia kara ideo [Z]; | la rido infektis min; | infekti iun per sia gaja humoro [Z]; | la saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco [Kabe] `---- Cetere, mi ne scias (ĉar la rusa lingvo ne havas la redundan "kontaĝi"), ĉu ĝi uzeblas en la biblia citaĵo: ,---- | li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia | malĉasteco `---- Unuflanke, ŝi infektis per SIA malsano; aliflanke, ĉu eblas kontaĝi la teron? Tiaj redundaĵoj malfaciligas la lingvon sen alporti ian ajn utilon. > ankaux al mi sxajnas, ke la figura senco de "kontagxi" ofte pozitivas > (entuziasmo, gxojo), dum figura senco de "infekti" ofte malpozitivas. Esperanto ne trudu tiajn arbitrajn distingojn kiuj havas nenian bazon en la semantiko de la nocioj. -- Sergio
