Je 1/30/08, jv:

[...]

> mi ne estas medicinisto.  laux mia kompreno la distingo estas, ke
> infektan malsanon kauxzas ia mikrobo, kaj kontagxa masano estas
> malsano transdonata diversmaniere per sango, muko...  infekta
> malsano do estas pli aux malpli kontagxa.

Por la faka uzo simpla "kontaĝa" estas nesufiĉe informa.  Tre gravas
ja, ĉu oni povas infektiĝi per tuŝo, aŭ seksumado, aŭ per aero.  La
sendistinga "kontaĝa" respondas al iu praa koncepto kaj semas panikajn
fobiojn, kiuj povas senbezone suferigi ekz-e la aidosulojn, pri kiuj
oni scias, ke ilia malsano estas "kontaĝa" (dum fakte la risko
infektiĝi sen intima kontakto estas minimuma).

[...]

--
Sergio

Rispondere a