Je 5/14/08, Renato:

[...]

> (la rusan pastecxon)).
>  Kial ni ne nomu gxin "rusa pastecxo" kaj afero finita?

Ĉar tio estas plurrilate misa.

Unue, ne temas pri manĝaĵo speciale rusa.  Ankaŭ la francoj kaj la
italoj faras tion (kvankam vi ne scias ĝian ĝustan nomon :)

Due, ĉar tio neniel solvas la ambiguecon.  El la Vikipedio mi eksciis,
ke la francoj faras la pasteĉon (terrin) alie ol la rusoj: kiam mi
faras hepatan pasteĉon, mi unue kuiras la hepaton kaj poste faras
ĝin haketas; la francoj ŝajne haketas la krudan hepaton -- kvankam mi
malbone komprenas, kiel eblas fari tion.

Do, jam kiam temas pri "pâté en terrine" oni povas distingi la rusan
kaj la francan manierojn.  Tial la adjektivo "rusa" ne sufiĉas por
distingi inter ""pâté en croûte" kaj "pâté en terrine".

Imagu ke mi demandas mian gaston: "Mi povas doni al vi pasteĉon".
Kion pensu mia gasto?  Mi konas homojn kiuj adoras pirogojn kaj
abomenas pasteĉon.

Kaj kiam PIV2 naive misdifinas, ke "pirogo" estas "rusa pasteĉo" --
tio estas fuŝega, ĉar tia difino lasas ebla la misinterpreton ke
"pirogo" estas ankaŭ ia rusa speco de "pâté en terrine" -- kio ĝi
tutcerte neniam povas esti.

Mi certe preferus vorton kiu ne koliziu kun internaciaĵo simila al la
indiana boato; sed la realo estas tia, ke "pirogo" jam ekzistas kaj
estas reale uzata, eĉ registrita en PIV2; kaj la konfuzo inter la du
pirogoj ne estas pli terura ol la konfuzo inter la du "kanono"j aŭ la
du "trombo"j aŭ la du "aspergilo"j aŭ la du "butilo"j aŭ la du ...

--
Sergio

Rispondere a