Je 5/14/08, Renato:

[...]

>> Ankaux la francoj faras kaj pastecxojn kaj pirogojn; sed ili nomas
>> per unu vorto du malsamajn aferojn. Ne nur la rusoj distingas ilin:
>> ankaux angle, pole kaj suome oni faras diferencon.

> Bone. Do, proponu unu el la uzataj vortoj angle, pole aux suome por
> tiu ajxo, kaj ni vidu, cxu gxi tauxgas pli bone ol "pirogo".

Ĉi tie ne estas loko kie oni inventas vortojn.  Ĉi tie oni registras
vortojn reale uzatajn.  "Pirogo" por pasteĉo jes estas uzata kaj tial
ja registrenda.

La pola "pierog" malmulte diferencas disde la rusa "prirog", sed havas
la malavantaĝon esti malpli preciza: "pierog" estas ne nur bakaĵo, sed
ankaŭ (kaj eĉ pli ofte) bolkuiraĵo (kiel raviolo, la rusa "varenik").

La angla "pie" postulus iun ŝanĝon post kiu ĝi apenaŭ estos rekonebla
(ĉu "pajo"?  mi povus akcepti tion, sed ĉu tio ekzistas?).

La suoma "pirako" eble estus pli bona -- sed ĉu oni ĝin uzas?
(Vd http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/68614 )
Cetere, ŝajnas sufiĉe probabla, ke ankaŭ la suoma vorto estas
pruntaĵo el la rusa.

--
Sergio

Rispondere a