2008/5/14 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>: > Do, kial ne nomi la mang'eblan pirogon "pirosxko" au' "pirasxko"?
Por ruslingvanoj (nu, almenaux por mi) tio aspektos terure. Unue, cxar tro kripligite: temas pri diminutivo "pirojxok" [pirajxOk], kun akcento sur la lasta silabo, kaj kun "jx", sed ne "sx" - tiu "sx" aperas nur en pluralo: "pirojxki" [pirasxkI], pro la jam menciita senvocxigo de konsonanto antaux senvocxa konsonanto. Due, cxar "pirojxok" ne egalas al "pirog" - tio estas _malgranda_ "pirog", speciala speco de "pirog", kiu aspektas alie, estas kuirata alie kaj mangxata alie. Do, "pirogeto" aux "pastecxeto". Mi preferus entute ne havi rusdevenan vorton, ol havi _tian_ :) (Antauxante vian eventualan kontrauxdiron, ke tio estu prunto ne el la rusa, sed el la persa, mi diru, ke necesas ankoraux kontroli, cxu tiu vorto estas ofta en la persa, aux gxi estas nur malofta por-okaza pruntajxo el la rusa por nomi ion speciale rusan (la rusan pastecxon)). -- Yury Finkel I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
