Je 5/14/08, Renato:

>    Sergio:

> CXar tio estas plurrilate misa.

>  Unue, ne temas pri mangxajxo speciale rusa. Ankaux la francoj kaj la
>  italoj faras tion (kvankam vi ne scias gxian gxustan nomon :)

> Fakte mi ne scias, nek volas scii. Ne povas esti ke en Esperanto ni
> havas apartan vorton por cxiu speco de pastecxo, kiun oni faras en
> la mondo.

Vi evidente ne komprenas la problemon.

Ne temas pri specife rusa problemo.  Ankaŭ la francoj faras kaj
pasteĉojn kaj pirogojn; sed ili nomas per unu vorto du malsamajn
aferojn.  Ne nur la rusoj distingas ilin: ankaŭ angle, pole kaj suome
oni faras diferencon.

Por ruslingvano pasteĉo rilatas al pirogo proksimume kiel "farĉo"
rilatas al "kolbaso".  En kolbaso enestas farĉo, sed estus stranga
diri: "Li prenis du grandajn farĉojn kaj formanĝis ilin tutajn".
Ĝuste tiel sonas por ruso la dusenca "pasteĉo": unuflanke, nenombrebla
ŝmirebla pasteĉo; kaj samtempe la nombreblaj, pecaj pasteĉoj en pasto.

Aŭ simile pri "kremo" kaj "torto": imagu lingvon, en kiu ne ekzistas
tiaj apartaj vortoj, kaj la "torto"jn oni nomas "kremo"j.  Ĝuste tiel
statas la afero pri la du pasteĉoj.

--
Sergio

Rispondere a