Kara Jacob,

ekzistas kunlaboro. Vikipedio estas en la bibliografio de ReVo
delonge kaj eble 208 (laux guglo sen la bibliografio) artikoloj havas
ligon al Vikipedio ekzemple http://reta-vortaro.de/revo/art/makedoni.html
Mi ofte aldonas ligon al Vikipedio, sed lastatempe malmulte redaktis.
Laux mia memoro ankaux ekzistas en Vikipedio ligoj al ReVo. Ekzemple
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fakterminaro_de_Kino
Tie ekzemple ankoraux estas la malnova ligo al 
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/inx/fx_fot.html
kio devus esti http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/fx_FOT.html (alia
servilo kaj majuskla FOT).

Sed vi pravas, ke ReVo ne auxtomate ligas al Vikipedio.
Se vi celas tion kun vi demando, tiam vi pravas kaj tio laux mi estas
intenca. Laux mia memoro la reguloj de ReVo kontauxas, ke oni
auxtomate aldonas enhavon.

Kaj finfine sed, laux mi oni povas skribi programon (aux mane fari)
kio kontrolas kio vorto estas en ReVo kaj en Vikipedio kaj proponas
aldonon. Se vi mane faras, vi povas povas tuj aldoni.
Oni devas kontroli, cxar foje vortoj estas eraroj aux malsamaj
signifoj aux simple pluraj signifoj (vidu ekz. Makedonio).

Generale oni jes aldonu ligojn, cxar tio pruvas ke estas uzata vorto.
La reguloj de ReVo ecx postulas ligon se vi aldonas vorton. Tamen mi
ne cxiam faris :-)

Tuesday, August 12, 2008, 6:59:58 AM, Jacob/vi skribis:
JN> Dum longe volis demandi tion cxi:

JN> Kial artikoloj de REVO ne auxtomate ligas al la sama vorto en Vikipedio, se 
gxi ekzistas?

JN> Ekzemple al uzanto de REVO legante la artikolon 
JN> http://reta-vortaro.de/revo/art/kukum.html#kukum.0o
JN> povus ege utili la artokolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Kukumo 
JN> Kial do ne estas rekta ligo al gxi de REVO?

JN> Pli gxenerale, REVO kaj Vikipedio estas du malsamaj, sed tame tre similaj 
entreprenoj.
JN> Kial sxajne estas neniu kunlaboro inter ili?

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a