Jacob: >JN> Kial artikoloj de REVO ne auxtomate ligas al la sama vorto en >Vikipedio, se gxi ekzistas? >JN> Ekzemple ... >JN> http://reta-vortaro.de/revo/art/kukum.html#kukum.0o ... >JN> http://eo.wikipedia.org/wiki/Kukumo
en iuj okazoj tio utilus. bedauxrinde en aliaj okazoj, tio ligus revon al artikoloj kun tre malalta lingva nivelo, nefidindaj informoj, ne finverkitaj tekstoj. mi ne favoras tion. > mi treege volonte farus tian programon kiu farus HTML-pagxojn kun > 1) Vortoj ne en ReVo sed jes en Vikipedio > 2) Vortoj en ReVo sed ne en Vikipedio > 3) Komunaj vortoj de ReVo kaj Vikipedio flanke de revo mi dubas, ke tio estus uzebla. vikipedio bedauxrinde sxvelis per tiom da sxajn-artikoloj pri ajnaj urboj, vilagxoj, homoj, listoj de ajnajxoj, ke ni tre malfacile elkribrus la uzeblajn informojn. > 4) Diferencoj de la tradukoj al aliaj lingvoj pri traduko io estas eventuale farebla. utilus interalie proponoj de tradukoj eltiritaj el vikipedio por lingvoj ankoraux ne plene tralaboritaj en revo (portugala, angla, hispana...). jxeromo
