Kara Jacob,

mi aldonas TEK al la temo, por indiki ke temas pri teknika diskuto
pro ReVo.

Tuesday, August 12, 2008, 12:02:58 PM, Jacob/vi skribis:
JN> Ho, cxu vi celas la tre etan noton en la plej suba parto, sub 'fontoj' ?
Jes. Kune kun la pli eta cifero en la teksto [1] :-)

JN> Mi dum jaro kaj duono uzis ReVon kaj neniam rimarkis tiajn
JN> ligilojn (kvankam mi gxin vidas nun. eble mi estas superfaca homo?
Vi cxiam povas lerni :-)

JN> Sed se vi demandus hazardan uzanton de ReVo mi pensas ke li/sxi
JN> neniam rimarkis ia tia ligilo kaj ke opinius ke li/sxi NE estas
JN> kunlaboro inter Vikipedio kaj ReVo.
Foje mi auxdis, ke Vikipedio estas pli bona vortaro, kvankam ne tre
seriose. Cxu Bernhard?

JN> Mi ofte aldonas ligon al Vikipedio, sed lastatempe malmulte redaktis.
JN> Laux mia memoro ankaux ekzistas en Vikipedio ligoj al ReVo. Ekzemple
JN> http://eo.wikipedia.org/wiki/Fakterminaro_de_Kino
JN> Tie ekzemple ankoraux estas la malnova ligo al
JN> http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/inx/fx_fot.html
JN> kio devus esti http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/fx_FOT.html (alia
JN> servilo kaj majuskla FOT).

JN> Memorinda rimarko pri la (mal)novigxo de ligiloj. Cetere cxu ne
JN> strikte devus esti ia PURL-ligilo?
En tempoj de www.uni-leipzig.de jes.
Nun vi povas uzi www.reta-vortaro.de.
Tio adreso estas aparte por ReVo.
La PURL-ligo dauxre funkcias.

JN> Sed vi pravas, ke ReVo ne auxtomate ligas al Vikipedio.
JN> Se vi celas tion kun vi demando, tiam vi pravas kaj tio laux mi estas
JN> intenca. Laux mia memoro la reguloj de ReVo kontauxas, ke oni
JN> auxtomate aldonas enhavon.

JN> Tre bedauxrinde. Kiom fari do?
JN> Kaj Vikipedio kaj ReVo estas ege utilaj, sed ambaux utilus duoble
JN> al la uzantoj se unu donus ligon al la signifon (kaj tradukon) de la alia 
kaj inverse.
JN> Cxu vere tio ne estus permesebla fari auxtomate?
Eble oni povas diskuti tion cxi tie. Wolfram momente ferias, do ni
almenaux atendu, gxis kiam li revenas.

JN> Kaj finfine sed, laux mi oni povas skribi programon (aux mane fari)
JN> kio kontrolas kio vorto estas en ReVo kaj en Vikipedio kaj proponas
JN> aldonon. 

JN> Se ne eblas fari iun auxtomatan reviziadon (cxu vi vere certas
JN> pri tio?) mi treege volonte farus tian programon kiu farus HTML-pagxojn kun
JN> 1) Vortoj ne en ReVo sed jes en Vikipedio
JN> 2) Vortoj en ReVo sed ne en Vikipedio
JN> 3) Komunaj vortoj de ReVo kaj Vikipedio
JN> 4) Diferencoj de la tradukoj al aliaj lingvoj

JN> Cxu al iu utilis kaj cxu iu uzus tian liston por permane
JN> plibonigi ReVon aux Vikipedion se mi farus gxin?
Tio listo estas bona loko por sercxi homon.

Eble oni povas fari tion duonauxtomate. Do auxtomate sxangxi, sed
tamen unuope kontroli.

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a