> Aliflanke necesas unue konsideri, cxu > "kartun" estas enkondukinda radiko. Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en > PIV), kaj oni vivis sen gxi gxis antaux nelonge. ... > > Marc >
Enkonduki kie? Vi probable celas "cxu 'kartun' estas radiko registrinda en ReVo". Vi ja mem konfirmas, "ke gxi sendube ekzistas en la uzo ..." (simple, cxar la vorto eniris multajn lingvojn, vd. // http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartuno kaj de tie la aliajn lingvo-versiojn). Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon oni nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Al kio tauxgas vortaro, se gxi silentas pri tiaj cxiutagajxoj, sed ja "ofendas geografion"? Gxis Bernhard
