Bernhard: > > Aliflanke necesas unue konsideri, cxu > > "kartun" estas enkondukinda radiko. Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en > > PIV), kaj oni vivis sen gxi gxis antaux nelonge. ... > > > > Marc > > > >Enkonduki kie? Vi probable celas "cxu 'kartun' estas radiko registrinda en >ReVo".
Kompreneble. >Vi ja mem konfirmas, "ke gxi sendube ekzistas en la uzo ..." (simple, cxar >la vorto eniris multajn lingvojn, vd. >// http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartuno >kaj de tie la aliajn lingvo-versiojn). Gxi ne eniris mian version de la franca. La nocio ekzistis en plej diversaj lingvoj de tre longe, kun nacilingvaj nomoj. Same en Esperanto. Nenio pravigas, ke pro modo, snobeco, ekonomipolitika-kultura hegemonio oni eljxetu la tradiciajn terminojn favore al la usona. >Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj >eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la >homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon oni >nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Jes, cxiam la sama demando, sed cxiam same respondata: "kartuno" bedauxrinde ekzistas, oni gxin do enkonduku kun (1) limigo de la signifoj (nur filmo, ne desegno), (2) resendo al preferinda(j) formo(j). La problemo tie kusxas en la multeco de preferindaj formoj. Renato citis kelkajn, dum mi uzas alian (movdesegnajxo), kiu eble respegulas la francan terminon (dessin animé), sed ekzistas en la uzo kaj en vortaroj (se ne en PIV). Mi sxatus, ke la diskuto koncentrigxu al tiu lasta demando, kaj ke iu surprenu la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, ke gxi ne restu "morta litero" (plia franca frandajxo por vi). Cxu hazarde Antonio Codazzi sekvas la diskuton? Kore, Marc
