Marc al Bernhard:
Mi sxatus, ke la diskuto koncentrigxu al tiu lasta demando, kaj ke iu
surprenu la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, [por] ke gxi **ne
restu
"morta litero"** (plia franca frandajxo por vi).
----
Nu, Marc,
por mi kun germana lingvo-fono neniu problemo, cxar "lettre morte bleiben"
estas tute eleganta lingvajxo en la germana ("rester lettre morte"). Ke gxi
estas tia en Eo, mi tamen neas. Kaj ja estas facile trovi aliajn solvojn pli
bonstilajn:
por ke gxi ne restu senutila, senefika, vana, senrezulta, sensenca,
por ke gxi ne forvaporigxu, malaperu en la nenio, neniigxu, dronu en la
arkivo,
por ke gxi ne restu vokita en la vento, skribita en la nuboj, utila kiel
biciklo por fisxo
aux tute Zamenhofe kaj klasike
por ke gxi ne helpu kiel hirud' al mortinto.
Tiom da belaj bildoj - la "mortan literon" en Eo mi tamen ne frandas.
Proverbareme
Bernhard