Fakte mi retrovis la Z-an fonton, kiun mi vane sercxis por fundamenti mian
(ankaux al mi) strangan "morta litero". Temas pri "Esenco kaj Estonteco",
en kiu aperas ne "morta litero", sed "malviva litero"... multe pli E-eca
:-) Sed viaj aliaj solvoj restas tre sxatindaj.
Kore,
Marc
At 31/08/2008 20:57, you wrote:
>Marc al Bernhard:
>
>Mi sxatus, ke la diskuto koncentrigxu al tiu lasta demando, kaj ke iu
>surprenu la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, [por] ke gxi **ne
>restu
>"morta litero"** (plia franca frandajxo por vi).
>
>----
>
>Nu, Marc,
>
>por mi kun germana lingvo-fono neniu problemo, cxar "lettre morte bleiben"
>estas tute eleganta lingvajxo en la germana ("rester lettre morte"). Ke gxi
>estas tia en Eo, mi tamen neas. Kaj ja estas facile trovi aliajn solvojn pli
>bonstilajn:
>
>por ke gxi ne restu senutila, senefika, vana, senrezulta, sensenca,
>
>por ke gxi ne forvaporigxu, malaperu en la nenio, neniigxu, dronu en la
>arkivo,
>
>por ke gxi ne restu vokita en la vento, skribita en la nuboj, utila kiel
>biciklo por fisxo
>
>aux tute Zamenhofe kaj klasike
>
>por ke gxi ne helpu kiel hirud' al mortinto.
>
>Tiom da belaj bildoj - la "mortan literon" en Eo mi tamen ne frandas.
>
>Proverbareme
>
>Bernhard
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>