Renato Corsetti skribis, 18.11.2008 20:52:

>> (Sed mi ne konas la sugestitajn finnajn vortojn.)
>>
> Ankaŭ mi bedaŭrinde ne. Harri, ĉu vi povas helpi? 

Bedauxrinde ne multe. En la finna estas pluraj vortoj (iuj simple 
kopias la nun priparolatan en diversaj formoj, la klasika formo estas 
"riplaa"). Ankaux la pure finnaj vortoj sxajnas al mi piedpilkistaj 
specialajxoj kaj estas malfacile tradukeblaj. Por iuj el ili mi trovas 
similajn sencojn en la esperantaj vortoj "artifiki" aux 
"resaltig(ad)i", aliaj pli sugestas (lertan) trompon.

Cxi tiaj vortoj apartenas al la fervoraj amantoj de la ludoj kaj 
prefere naskigxu kiam tiuj arde diskutas iun kokretan ludon. Estas ege 
nenature klopodi estigi ilin per vortaraj difinoj. Entuziasmaj 
esperantistoj-sportemuloj certe trovus amason da trafaj esprimoj, 
ankaux el la cxiutaga vortprovizo, se ili esperante pridiskutus ne la 
vorton sed la lerton de sia admirata (ekzemple) piedpilkisto.

Harri










Mi malbone komprenis
> la ideon. Ĉu temas pri resaltigado de la pilko: oni batas ĝin, ĝi tuŝas 
> la grundon kaj resaltas?
> 
> Amike
> 
> Renato
> 
> 
> 

Rispondere a