--- On Thu, 11/20/08, Wieland Pusch wrote:

[...]

> Li ankaux donis la germanan "Etat", kio estas plimalpli bugxeto.

La vortaroj de-ru, ankaŭ tiuj eldonitaj en GDR, donas por Etat du
signifojn:

1. Buĝeto
2. (Personaletat) штат

Eble la 2a signifo nun maloftiĝis aŭ arkaikiĝis, sed mi supozas ke ĝi
aktualis en la epoko Zamenhofa.  Cetere, ankaŭ anglalingve en la
firmao kie mi laboras la usonanoj ofte uzas la vorton "budget" kiam
temas pri postenaro, kion mi nomus "etato" (Ni dungos tiujn du
provtempajn kunlaborantojn se ni ricevos buĝeton -- ruse ni dirus
"du etatajn lokojn").

> Kaj germanoj kredas, ke gxi estas francdevena.

Ĝi certe estas francdevena, sed tio nenion diras pri ĝia signifo.  La
franca etimo estas eksterordinare konfuza, kaj ĝiajn signifojn
esprimas almenaŭ 7 malsamaj vortoj rusaj.  Ankaŭ en Esperanto,

stato
ŝtato
etato

evidente estas provoj malkonfuzi ĝiajn sencojn; Esperanto do ne povas
heredi la tuton, ĝi prenas nur unu sencon.

-- 
Sergio





      

Rispondere a