Saluton

> Denove Sibayama pri sporta termino.
>
> Laux la nuna REVo,
>
> >golo: Enigo de pilko aux alia ludobjekto en la celon
> >golejo: Kadro tra kiu devas pasi la pilko por atingi golon.
>
> Laux la japana "gooru", deveninta de la angla "goal",
> tiu koncepto validas ne nur por pilka (objekta) ludo,
> sed ankaux por kurado, nagxado, distanca skiado, distanca glitado,
> biciklado, remado ktp.
> "La kuristo atingis 100-metran GOL(EJ)ON en 9 sekundoj".
> Cxu tia uzado estas ankaux en Esperanto?
> Se ne, kiel oni esprimas anstatauxe?:
> "La kuristo atingis 100-metran ???on" en 9 sekundoj".
> Cxu "celo" aux "celejo"?

En tiu ĉi kazo, goal=celpunkto, t.e. la fino de la kuro (vetkuro, kampokuro, 
biciklado, motorciklado, tempokuro, k.t.p. ). Estas malsama afero de 
goal="meti/puŝi pilkon trans la linio"-> golo/goli.

Celpunkte via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a