2008/11/20 mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]>: > Eble la difino estas malklara, sed tiu vorto ja havas signifon! Kontrolu en > aliaj vortaroj.
Eo-En de Wells: statement, returns; (pay)-roll Eo-En de Butler: register, list, inventory. 1. (financial, etc) account, report, return, statement. Cp bilanc, bugxet, inventar. 2. roll, number of persons, strength. (diversaj ekzemploj: oficira etato, etato de la sxipanoj, eksteretata, lauxetata) Cp kadastr, nomar, list. Tradukoj de la anglaj terminoj laux vortaroj de Wells kaj Benson statement (tiusence) = etato / etato returns (tiusence) = raporto, etato / raporto payroll = salajrolisto, etato / salajrolisto, salajr-etato roll (tiusence) = nomvokado, registro / matrikulo, registro, etato register = registro, registrolibro / registro, matrikulo, listo, registrolibro list = listo / listo inventory = inventaro / inventaro ... PIV2002 kaj PIV1970: Oficiala tabelo, montranta, je difinita dato, la detalan elnombradon de cxiuj elementoj de kompleksajxo. (ekzemploj: financa etato de entrepreno; etato de la elspezoj...; etato de l vunditoj ... en regimento; etato de la salajroj...; etato de la cxeestantaj studentoj...) vidu bugxeto, listo, kiomo; eksteretata, bienetato Plena Vortaro (1964) 1. Tabelo de la nomoj kaj salajroj de oficistoj. 2. Detala tabelo Esperanta-pola vortaro (Michalski) spis, wykaz, zestawienie, (w szczeg) etaty, wykaz stałych pracowników. (ekzemploj: bugxeta etato, laborista etato, etatismo (!), etatulo, eksteretata Tradukoj de tiuj polaj terminoj laux pl-eo-vortaroj de Grabowski (1910) kaj Tyminski spis = nomaro, listo, registro, tabelo, katalogo, indekso / registro, listo, indekso, nomaro wykaz = tabelo, nomaro, listo / listo, tabelo, registro, indekso zestawienie = (ne aperas) / listo, tabelo, katalogo etat = etato / etato, stabila posteno (!), ekzemplo: byc na etatcie = esti etata oficisto Internacia komerca-ekonimoika vortaro en 11 lingvoj: surprize ne havas "etato" en listo de Esperantaj vortoj Konciza etimologia vortaro: Etato devenas de la franca etat, de la latina status; vidu stato, sxtato Nu, jen kion mi trovis per iom de vortarumado! Do gxenerale sxajnas esti la du antauxe menciitaj sencoj: listo de dungitoj/studentoj/oficistoj/ktp specife, eble kun salajraj informoj listo de iuj ajn ajxoj rilate al ia organizajxo, kutime sed ne nepre komerca Eble notindas ke la antauxa PV listis la personan sencon unue kaj gxeneralan sencon due, kaj postaj PIVoj listis nur la gxeneralan sencon, kaj la du eo-en-vortaroj listas gxeneralan unue kaj personan due. Versxajne la vorto antauxe pli temis pri persona listo, kaj poste akiris pli gxeneralan sencon. Sed mi ne scias. russ ------------------------------------ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
