Ankaŭ al mi malplaĉas la vorto "humanitara" (pro ĝia formo) -- sed mi
ne trovas taŭgan anstataŭaĵon.  Ekz-e en "humanitara katastrofo"
apenaŭ eblus paroli pri "filantropia katastrofo".  "Homhelpa" tamen
malpli ŝokas.

La koncepto mem estas konfuza: temas jen pri civiluloj/provatuloj, jen
pri filantropio, jen pri homscienco.  Plena ĥaoso kaj mensa kaĉo, tial
apenaŭ eblas trovi por ĝi racian vorton -- krom eble "homuma", kiu
adekvate esprimas la konceptan malklaron.  Sed ĝi ne estas uzata ...

--- On Tue, 2/17/09, jv <[email protected]> wrote:

> Subject: Re: [revuloj] Re: humanitar-a
> To: [email protected]
> Date: Tuesday, February 17, 2009, 4:34 AM
> bone, cxar pluraj petas, se neniu kontrauxas mi sxangxos al
> "evitinda".

> kio pri "filantropia"?

> jxeromo


> István:

>> Mi samopinias. Dum mia redaktado la revuo de UEA certe evitis
>> "humanitara".

> renato:

>> Kara Ĵerom, laŭ mi humanitar-a meritus la indikon "evitinda" pli ol
>> "malofta".

> Jeromo Vasxe:
>> http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/humanitar.html



      

Rispondere a