István:

>--- In [email protected], jv <jvachey2...@...> wrote:
> >
> > bone, cxar pluraj petas, se neniu kontrauxas mi sxangxos
>al "evitinda".
> >
> > kio pri "filantropia"?
>
>grekajxo por "homama", ne por "homhelpa".

Jes, sed estas rilato: oni volas helpi pro homamo. Supozeble ekzistas 
(nacilingve) uz-okazoj de "humanitaire", en kiuj oni povus same bone uzi 
"philanthropique". Cetere cxu vi rimarkis, ke oni uzas "humanitaire" 
prefere, kiam temas pri alporti helpon al eksterlandanoj. Kiam okazas 
inundo en Francujo, kaj ke la viktimoj estas cxirkauxprenataj de ia 
solidareca kampanjo, malmultaj auxdacas paroli pri "aide humanitaire".

Entute mi plene konsentas pri la evitindeco de tiel malklara vorto. 
Anstataux resendi al preferinda sinonimo, estus bone en rimarko doni 
kelkajn anstatauxajxojn kun ilia kuntekso ("homa katastrofo", 
"homsava/homhelpa/homnutra/solidareca kampanjo/konvojo", 
"filantropia/homama celo", "homsolidareca portalo",...

Kore,

Marc

Rispondere a