--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote: > > AnkaÅ al mi malplaÄas la vorto "humanitara" (pro Äia formo) --
al mi malplacxas same pro la formo kiel pro la konfuza signifaro. Cxiel ajn ne eblas senkritike pauxsi kiam ajn aperas "humanitarian" en la angla aux "humanitaire" en la franca. > sed mi > ne trovas taÅgan anstataÅaĵon. tio fakte ne necesas, dependas de la kunteksto > Ekz-e en "humanitara katastrofo" > apenaÅ eblus paroli pri "filantropia katastrofo". "Homhelpa" tamen > malpli Åokas. ankaux homhelpaj katastrofoj maloftas. al mi "humanitarian catastrophe" en la angla sxajnas unu el tiuj sencplivastigxoj kiuj kauxzas (en aliaj kuntekstoj) tiom da kaprompoj al tradukistoj. Cetere, se konsulti http://dictionary.cambridge.org tie "humanitarian" estas (a person who is) involved in or connected with improving people's lives and reducing suffering do, laux tia difino "humanitarian catastrophe" maleblus... La senco estas: "katastrofo kreanta egan helpbezonon" > La koncepto mem estas konfuza: temas jen pri civiluloj/provatuloj, jen > pri filantropio, jen pri homscienco. cxu ecx pri homscienco? cxu Vi celas "humanitarian studies"? Cetere, Vikipedio rekonas http://eo.wikipedia.org/wiki/Humanitara_helpo Estas tamen vero ke se oni volas faciligi la laboron traduki el hindexuropaj lingvoj, oni povas enkonduki "humanitara"... sed cxu oni tion volas? amike István Ertl
