--- On Fri, 3/20/09, mireille.corobu wrote:

[...]

> Dum diskuto en soc.culture.esperanto iu SCE-ano atentigis pri la
> eraro.

> Kaj estas certe ke "forkomuniigi" komprenata kiel "for-komuni-igi"
> do derivaĵo de la verbo "komunii" ne povas signifi "ekskomuniki", ĝi
> eĉ esprimus la malon se oni rigardas al la verbaj derivaĵoj kun la
> prefikso "for", ekzemple al: forkuri, formanĝi, forpreni, forlasi,
> forflugi, k.t.p.

Mi ne sekvis la koncernan fadenon en s.c.e.; tamen en la argumento
kiun vi prezentas estas malglataĵo: neniel evidentas, ke KOMUNI en
"forkomuniigi" estas verbasenca.  La esprimo tute taŭge esprimas sian
ideon, se oni konsideras la radikon substantive:
(for de komunio)igi.

Atentindas, ke ĉiuj verboj de vi cititaj havas la formon
for + pure verba radiko;
ĉi tie tamen ni havas la sufikson -ig, kiu povas draste ŝanĝi la
modelon; kp ekz-e (reala ekzemplo el la Reto):
"Kial esperantistoj ne povas forestigi ilin, mi ne komprenas".

> Sekve mi proponas viŝi la derivaĵon kies senco estas apenaŭ
> komprenebla kaj tutcerte ne povas esti tiu de ekskomuniki.

Hm, por mi persone "forkomuniigi" aspektas kiel pli klara derivaĵo ol
"ekskomuniki" (proksimsenca rusa termino estas tute malsimila:
"отлучить от церкви", t.e. "ekseklezianigi",
"eksigi el la Eklezio").

-- 
Sergio





      

Rispondere a