En http://www.reta-vortaro.de/revo/art/komuni.html oni trovas la derivaĵon verban "forkomuniigi" kiel sinonimo de "ekskomuniki".
Dum diskuto en soc.culture.esperanto iu SCE-ano atentigis pri la eraro. Kaj estas certe ke "forkomuniigi" komprenata kiel "for-komuni-igi" do derivaĵo de la verbo "komunii" ne povas signifi "ekskomuniki", ĝi eĉ esprimus la malon se oni rigardas al la verbaj derivaĵoj kun la prefikso "for", ekzemple al: forkuri, formanĝi, forpreni, forlasi, forflugi, k.t.p. Sekve mi proponas viŝi la derivaĵon kies senco estas apenaŭ komprenebla kaj tutcerte ne povas esti tiu de ekskomuniki. Ĉu mi povas fari? Se ne estos respondo mi faros. Mireja
