--- On Fri, 3/20/09, [email protected] wrote:

> Dankon pro via interesa respondo Sergio, unue mi komprenis la vorton
> "forkomuniigi" kiel vi, tiel estas, kiel ig-sufiksigita substantivo
> kaj neniel ĝi ŝokis min.

Jes, ĉar ĝi sekvas unu el la establitaj modeloj esperantaj.

> Poste iu asertis ke ĝi estas gramatike erara do mi provis kompreni
> la kialon.

> Tiam mi komprenis ke estas du maniero ĝin legi: el la verba radiko
> Zamenhofa "komuni-" aŭ el la derivata substantivo "komunio".

> La fakto ke la Zamenhofa radiko estas la verba kaj ne la substantiva
> estas ĝena :-/.

Fakte ĉi tie gravas ne la apriora radikkaraktero (ĉar la karakteron
oni povas konverti laŭ la kunteksto), sed la asociado.

La kritiko kiun vi citis fakte estus ĝusta, se temus pri la verbo
"for/komuni/i -- tia verbo efektive estus simila al la obĵete
prezentitaj.

Sed en "forkomuniigi" estas 3 radikoj, kaj principe eblas du manieroj
asocii: (for/komuni)igi, aŭ for(komuni/igi).  Estas kiel ĉe
(2 + 3) * 4 /= 2 + (3 * 4).

[...]

> "elekleziigi" oni komprenas sed estas tiom da eklezioj...:-/ persone
> mi preferus vorton derivantan el la zamenhofa "komunum".

Por la tradiciaj konfesioj (kiaj estas la eklezioj romkatolika kaj
ortodoksisma) la Eklezio ĉiam estis kaj restas nur unu.  Kompreneble,
reale oni eksigas el koncerna konfesia organizaĵo; sed tia organizaĵo
pretendas esti reprezentanto de la unika vera Eklezio.

Kunekzisto de pluraj ekleziaj administradoj egale aŭtoritataj ĉiam
estis en la ortodoksisma tradicio (kaj en tiu sistemo la Papo de Romo
estas same valida ekleziestro kiel la Papo de Aleksandrio aŭ la
Konstantinopola Patriarko).  Parte tia interrekono konserviĝas en
aliaj konfesioj: la romkatolikoj agnoskas la validon de la sakramentoj
(bapto, geedziĝo ktp) plenumitaj de la ortodoksaj pastroj, kaj
inverse.

Cetere, krom la rusa termino strukture egala al "ekseklezianigo",
ekzistas ankaŭ la greka termino "anatemi".  En ortodoksismo ĝi
signifas tion, kion por la romkatolikoj signifas "ekskomuniki": ĉeson de
komunikado kun eksa ano de la eklezio, aŭ malaprobon kaj malpermeson
de hereza opinio, agmaniero ktp.  Tamen en la Okcidento tiu vorto
akiris la kromsencon de malbeno, kian en ortodoksismo ĝi ne havas.

http://reta-vortaro.de/revo/art/anatem.html#anatem.0i

[...]

-- 
Sergio




      

Rispondere a