Dankon pro via interesa respondo Sergio,
unue mi komprenis la vorton "forkomuniigi" kiel vi, tiel estas, kiel 
ig-sufiksigita substantivo kaj neniel ĝi ŝokis min.
Poste iu asertis ke ĝi estas gramatike erara do mi provis kompreni la 
kialon.
Tiam mi komprenis ke estas du maniero ĝin legi: el la verba radiko 
Zamenhofa "komuni-" aŭ el la derivata substantivo "komunio".
La fakto ke la Zamenhofa radiko estas la verba kaj ne la substantiva 
estas ĝena :-/.

Mi plene konsentas kun vi ke la jam establita verbo "ekskomuniki" estas 
malpli komprenebla ol la verbo forkomuniigi, certe ne mi elpensus ĝin en 
la lingvo Eo (tute senpripense mi uzis "ekskomunio" kaj "ekskomunii" sed 
ĝi jam ekzistas.

"elekleziigi" oni komprenas sed estas tiom da eklezioj...:-/
persone mi preferus vorton derivantan el la zamenhofa "komunum".

Nu...ne ĝenas min lasi en la artikolo pri "komuni-" la derivaĵon 
"forkomuniigi", tiel mi ne taskos por ĝin forviŝi. Tamen atendinde estas 
ke iuj "kompetentaj esperantistoj" ne komprenas la vorton sinonime al 
"ekskomuniki", ĉar ili rigardas al la verba radiko antaŭ ol rigardi al 
la substantivo (ne substantiva radiko).

Kion mi faros, lasi aŭ viŝi?
Mireja

Rispondere a