De Sibayama, japanlingvano,

 Mi ne donas apartan preferon/malpreferon, sed eksplikas
kiel statas la japana lingvajxo, por helpi diskuton.

(1) kontrasto inter "sinobi/sxinobi"-tipa radiko kaj 
 "ninjxa/ningxa"-tipa radiko.

Multaj japanlingvaj vortoj havas duoblan formon, 
indigxene japanlingvan kaj cxin-devenan.
"sinobi" apartenas al la indigxene japana, 
kaj "ninjxa" apartenas al la cxin-devena.
"sinobi" kaj "nin" esprimas kasxitecon, 
kaj "jxa" esprimas ulon, do la senco estas 
"kasxitulo".

La duobla formo iom similas al la situacio de la 
anglalingvaj vortoj el gxermana kaj latina deveno, 
mi pensas.  Ekzemple "moon" kaj "lunar".

(2) kontrasto inter "ningxa/ninjxa/ningxo/ninjxo".

La japana konsonanto pli similas al "gx", sed oni 
emas transskribi tion en la latinigita japana aux 
en la angla per "j", laux la sistemo de Hepburn,
usonano elfarinta transskriban sistemon.  Kaj ofte 
esperantaj vortoj prenas "jx" por transskribo, 
kiel sporto "jxudo" (angle: judo).

Preskaux cxiu japanlingva vorto finigxas per vokalo.
Tial felicxas o-finigxo kiel "jxudo".  Sed por 
a-finigxo, estas diversaj provoj.  Ekzemple 
"mangao" por bildstriajxo "manga", 
aux "sakuro" por japana speco de cxerizfloro "sakura".


Rispondere a