--- On Fri, 3/27/09, Fernando Maia Jr wrote:

>>> La angla j farigxas kutime "jx" en Esperanto, sed iom malatentaj
>>> amikoj ofte igas gxin "gx".

>> Mia opinio estas inversa: La angla lingvo kutume uzas j por esprimi
>> la sonon ĝ: rajah (raĝo), jain (ĝajno), Jakarta (Ĝakarto) ... tial
>> uzi ĵ responde al la angla j estas meĥanika, senpensa sklavaĵo.

> Sergio, tio ne estas sklavajho, sed sekvo de moro, kiu donas harmonion
> kaj koherecon.

Tiu moro ne estas tutesperanta, ĝi estas moro latinidlingva.  Kaj ĝi
ne donas koherecon -- ĝi kaŭzas kripligon de la sonformoj.

> Mi konsentas, ke la angla "j" similas al la esperanta "gx",

Ne nur similas, ĝi estas la litero destinita esprimi la koncernan
sonon.  Estas stranga perversaĵo esprimi la sonon ĝ per litero ĵ --
precipe se temas pri lingvo kiu ne uzas novlatinan alfabeton.  Tio
estas imperiisma trudado de la anglalingva skribo kiel la sola taŭga
-- kun posta mispliko de tiu skribo.  La litero ĵ pli regule repondas
al la angla zh -- http://en.wikipedia.org/wiki/Zh_(digraph)

> sed lau la lingva moro etimologie ghi farighas "jx".

Mi kontestas tiun moron, ĝi estas nek racia nek internacia.

> Tio estis "elekto" de la lingvo; la sistemo povus esti tia aux alia,
> temis nur pri "elekto" de eblajho, ekz-e por sekvi la skriba
> simileco, ne la elparola.

Tia simileco ne ekzistas por alialfabetaj lingvoj; kaj la latinskribaj
lingvoj ne estas inter si koheraj.

Konsideru la transskribojn de la familinomo de la rusa verkisto Чехов
(Ĉeĥov):
,----
| Cecov -- itale
| Chekhov -- angle
| Czechow -- pole
| Tjechov -- svede
| Chejov -- Hispane
| Csehov -- hungare
| Tchekhov -- france
| Tschechow -- germane
`----

La latina alfabeto estas tro malriĉa por la reala mondo.

> Neniu estas pli justa au ghusta; ambau estas eblaj. Kaj oni ial
> elektis la unuan.

"Oni" havas malsamajn preferojn en diversaj landoj.

> Vidu: jxipo, jxinzo, jxamboreo, Jxerzejo, Nov-Jxerzejo, jxokero,
> jxokeo (zamenhofa).

"Ĵipo" ne ŝajnas al mi bone establita vorto; kaj mi certe pli ofte
aŭdis "ĝinzo" ol "ĵinzo", kaj nur "ĝinzo"n mi uzas.

"Ĵokero" kaj "ĵokeo" estas pruntitaj kiel francaĵoj, ili estas vortoj
kiuj ne prezentas klaran apartenon al iu lingvo, tial prunto el la
franca (kie la prinonco estas ĵ) estas ne malpli taŭga, ol la prunto
el la angla.  TAMEN la situacio pri raĝo aŭ Ĝakarto estas draste
malsama: temas pri vortoj kun klara nacia aparteno, kaj francmaniere
mislegi anglan transskribon estas simple malkleraĵo.  Ĉar la angla
transskribo estas klare FONETIKA, neniel etimologia; tial voĉlegi ĝin
per alia sistemo (per la franca) estas fuŝi.

> Krom tio, uzi jx faras la vorton pli proksima de pluraj lingvoj, ne
> nur de la angla.

Ĝi faras ĝin pli proksima de la lingvoj kiuj fuŝas la prononcon -- sed
malproksimigas ĝin de la lingvoj kiuj zorgas pri la prononco:

Ruse: джип, джинсы, Джакарта ...
Ĉeĥe: džip, džiny, Džakarta ...

-- 
Sergio




      

Rispondere a