Kiel iu jam diris, la japana sono kiu estas skribita latinlitere 'j', 
estas fakte pli 'ĝ'-eca ol 'ĵ'-eca, t.e., pli simila al la efektiva 
angla elparolo de "ninja" ol esperanta "ninĵo" estus. Se temas pri 
fideleco al la sono de la original, do "ninĝo". Se temas pri simileco al 
la prononco de pluraj europaj lingvoj, do "ninĵo".

(Sed mi devas agnoski ke, malgraŭ la fontlingva elparolo, "ninĝo" iom 
ŝokas la okulojn.)

Rispondere a