--- On Fri, 3/27/09, Fernando Maia Jr wrote:

[...]

> La angla j farigxas kutime "jx" en Esperanto, sed iom malatentaj
> amikoj ofte igas gxin "gx".

Mia opinio estas inversa: La angla lingvo kutume uzas j por esprimi la
sonon ĝ: rajah (raĝo), jain (ĝajno), Jakarta (Ĝakarto) ... tial uzi ĵ
responde al la angla j estas meĥanika, senpensa sklavaĵo.

Tia sklavaĵo estas tute absurda por la lingvoj kun propra skribo: ruse
estas resp. раджа, джайн, Джакарта; pole, radża, dżina, Dżakarta;
ktp.

(Cetere, la koncerna japanaĵo estas ruslingve "нидзя", kun la mola
vario de dz; la Hepburna transskribo surogate anstataŭigas moligon per
ŝuŝigo.)

-- 
Sergio




      

Rispondere a