Je 7/2/09, Renato: > Marc (pri la enkonduko de Meksiki-): >> Denove bela hxaoseto. Estas tre bone enkonduki ekzemplojn, kiuj >> pruvas la nestabilecon de la uzado, sed post la 8a OA kaj la Listo >> de normaj landnomoj oni ne rajtas lasi la leganton de REVO en tiel >> granda perplekso.
La Akademio enkondukis la perplekson per sia malsaĝa oficialigo de "Meksiko" por la senco landonoma. PIV1 havis "Meksiko"n por la urbo, "Meksikio"n por la lando; tia estis la uzado de la bonaj aŭtoroj, kiel atestas la de mi cititaj ekzemploj (ekzistas multe pli, tamen mi malvolis tro ŝveligi la artikolon). > Mi samopinias. REVO ne devus esti loko, kie oni enkondukas apartajn > formojn. pri kiuj oni ankoraŭ diskutas. Oni ne enikondukas "Meksikio"n per ReVo. La vorto havas longan kaj solidan tradicion (mi ja donis ekzemplojn!), kion ignoras la Akademio, kiu malestimas la esperantan literaturon kaj atentas nur la krokodilan "internaciecon", nur la tradiciojn eksterajn kaj fremdajn. > Kial ne Varsovilando por Pollando? Kial ne "Polujurbo" por "Varsovio"? Al la Akademio mankis la intelekto por pripensi la tuton: ke oficialigante la landonomon necesas konsideri ankaŭ aliajn aferojn kiuj en multaj lingvoj portas la saman nomon: la urbon, la provincon, la valon. La problemo estas kompleksa -- la decido de la Akademio estas nur parta. Juĝante laŭ PIV2, la Akademio supozeble intencis paŭsi tiujn nacilingvojn, kiuj uzas la kunmetaĵon kiel "Mexiko-Stadt". Tamen tia derivado, "Meksiko" (lando) -> "Meksikurbo" estas same misa, kiel la fundamenta misderivado "procento = pro/cent/o". Tia derivado povus funkcii inversdirekte: de la parto al la tuto, de la urbo al la lando: "Meksiko" (urbo) => "Meksiklando", sekve "Meksikio" (kaj tion rekomendis Z). Estas normala afero ke sinekdoĥo procedas de parto al la tuto: "La lando de Alĝero" estas preciza, "La urbo de Alĝerio" ne estas specifa. La reala fenomeno, kiu kuŝas malantaŭ la "Mexiko-Stadt" estas, ke la vorto Me*i*o estas plursenca; la posta precizigo estas apozicio, kiel en "Charles-Quint", "Dumas-père", "Frankfurt-am-Main". Tamen nek la Akademio, nek PIV2 tion komprenas. Ĉar logiko ne estas forta flanko de la Akademio, ĝia forta flanko estas krokodila paŭsemo. Se do konstati, ke "Meksiko" estas reale plursignifa nomo (kion PIV2 ne kapablas kompreni), tiam "Meksikurbo" estas nek pli nek malpli regula ol "Meksiklando" aŭ "Meksikvalo". Sed "Meksiklando" nature sekvigas "Meksikio"n, kio estis evidenta jam ankaŭ cent jaroj. [...] -- Sergio
