2009/7/3 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:

> Juĝante laŭ PIV2, la Akademio supozeble intencis paŭsi tiujn
> nacilingvojn, kiuj uzas la kunmetaĵon kiel "Mexiko-Stadt".

Nu ili ja funkcias, do mi ne vere komprenas vian fortan mokan
kontrauxon al tia maniero trakti gxin.

Por paroli klare, mi ne celas vian argumenton pri historia uzo de
"Meksikio" - mi konsentas ke historia uzo havu gravecon en tiaj
decidoj. (Tamen gxi ne cxiam sole decidu la aferon - aux cxu vi
ankoraux uzas "rezultato" anstataux "rezulto", "fotografajxo"
anstataux "foto", kaj "Polujo, Rusujo", ktp?) Mi nur parolas pri via
argumento ke iel sensencas aux misas havi la saman nomon por du
malsamaj geografiaj objektoj.

En realo, multaj geografiaj nomoj havas plurajn objektojn kun tiu
nomo, cxu ne? Ja ne eblas doni unikajn nomojn al cxiu geografia loko
en la mondo. La laux vi "misa" nacilingva kutimo havi (ekzemple en la
angla) Mexico kaj Mexico City ne gxenas anglalingvanojn - gxi simple
funkcias, malgraux gxia supozeble miseco. Simile, ne kauxzas seriozajn
problemojn, ekzemple, ke Usono havas sxtaton "Washingon" kaj landa
cxefurbo/distrikto "Washington". Kunteksto gxenerale klarigas, pri kio
temas, kaj se ne, facile eblas klarigi per aldono de vorto kiel
"urbo", "sxtato", "lando", "rivero", "monto", ktp laux bezono.

Sxajnas iusence simila al tio, ke ekzistas pluraj homoj kun la sama
propra nomo, ecx en sama familio (ekzemple patro kaj filo kiuj ambaux
nomigxas "Marko").

>  Tamen tia
> derivado, "Meksiko" (lando) -> "Meksikurbo" estas same misa, kiel la
> fundamenta misderivado "procento = pro/cent/o".  Tia derivado povus
> funkcii inversdirekte: de la parto al la tuto, de la urbo al la lando:
> "Meksiko" (urbo) => "Meksiklando", sekve "Meksikio" (kaj tion
> rekomendis Z). Estas normala afero ke sinekdoĥo procedas de parto al
> la tuto: "La lando de Alĝero" estas preciza, "La urbo de Alĝerio" ne
> estas specifa.

Tiu ambiguo de "la urbo de ..." sxajnas al mi pli temi pri la problemo
ke "de" havas tro multajn uzojn/signifojn, kiuj ambiguas...

"La libro de Zamenhof" - cxu skribita de Zamenhof, cxu posedita de
Zamenhof, cxu pruntprenita el la kolekto de Zamenhof? "La libro de
Zamenhof de Grabowski", ktp.

amike
russ

Rispondere a