Je 7/4/09, pistike65:
> --- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:

>> Istvan:

>> kabei

>> Dankon, sed mi volis nepre esprimi la ŝanĝiĝon de la stato.

> Tion "kabei" jam esprimas, ankaux laux la difino de ReVo mem:

> "Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa
> partopreno en la movado."

Restas tamen neklare, ĉu nur "forlasi", aŭ "forlasi KAJ RESTI FOR".
Mi mem sponte emus uzi la verbon samkiel Renato; kaj la Reto donas
duonmilon da trafoj por "kabeiĝi".  Mi opinias tian formon pli utila,
ĉar ĝi ebligas distingi pli da nuancoj.

Tamen PIV estas pli surda pri la aspekta riĉeco, kaj la
normo (bedaŭrinde) estas la statŝanĝa "kabei".  La bonaj esperantistoj
tamen ĉiam hezitas pri kabeado:

------------8<------------------

La sonĝo tamen konvinkis min, ke jam temp’ está malfosi mian
sulkon. Mi kabeiĝis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj
atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min
reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Ĉu ili
konspiris por cenzuri la veron? La sola reago venis de mia samklubano
Andreo, kiu minace skuis Plenan Ilustritan Vortaron antaŭ mia nazo,
kvazaŭ li volus mortigi min per unu bato, dirante:

"Oni ne kabeiĝas! Laŭ PIV oni kabeas! Lernu la lingvon, stultulo! Vi
ne povas forlasi ĝin, se vi ankoraŭ eĉ ne scias paroli ĝin!"

Do, mi kabeis. Sed eĉ tio vekis neniajn reagojn. Tiam mi decidis enigi
anonceton en Heroldo. Mi sidiĝis por ellabori ĝin. "KABEIĜO". Aŭ ĉu
necesas diri "KABEO"? Stulte. En Esperantio oni eĉ ne povas eksiĝi sen
trafi en lingvan disputon. La skolo de kabeantoj furioze kondamnas la
kabeiĝantojn, kaj reciproke.

Eble mi skribu "MI KABEAS". Aŭ eble pli precize "MI KABEIS". Sed tiam
oni sendube demandos, kiel mi povas anonceti en Heroldo, se mi jam
kabeis. Ĉiuj homoj anoncantaj en Heroldo, sendepende de la celo, ja
estas esperantistoj laŭ la Bulonja deklaracio. Aŭ eble nun jam laŭ la
manifesto de Raŭmo. Do, "MI KABEOS". Sed kiam? Nu, bone, mi aldonos
daton. "Ekde la 1-a de oktobro mi kabeos. Post 50 esperantaj jaroj mi
jam finesperis. Mi solene rezignas ĉiujn rajtojn kaj devojn de
esperantisto kaj promesas neniam plu..." Nu, tio tamen eble estas tro
forta. "...promesas ĝisplue ne paroli Esperanton. (Almenaŭ ne
maldormante. Pri miaj sonĝoj mi ne povas garantii.) Esperante, ke mia
decido estos respektata, mi salutas ĉiujn ekssamideanojn. Ĝis la fina
venko!"

http://www.angelfire.com/ok/stenjo/dislibr.html

-- 
Sergio

Rispondere a