Je Merkredo 12 Aŭgusto 2009 05:25:14 Paul Peeraerts skribis: > 2009/8/10 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>: > > En ReVo ne trovighas "lizi". > > Antaux deko da jaroj, kiam mi estis multe pli aktiva en ReVo, ekzistis > la regulo, ke ni mencias vorton, se ni povas aldoni minimume du [...].
Kara Paŭlo, mi ne skribis "... mankas ..." sed nur "... ne trovighas ...", per kio mi volis ghuste NE kritiki la necheeston de tiu vorto en ReVo, sed atentigi pri la manko de bona termino por tiu nocio. La argumentado de Sergio konvinkas min nur duone, char "forpremi" signifas ja ke tiu forigita afero estas, post forpremo, for. Sed ghi ja ghuste ne estas for, ghi estas nur sub la konscio, do en la subkonscio, kie ghi daure sidas kaj faras siajn - ofte detruajn - efikojn. Sed mi konsentas, ke la vorto subpremi estas jam firme okupata de alia senco kaj do ne bone uzebla ... Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
