Russ, "leno" estas el Haferkorn, Technisches Wörterbuch 1967, p. 74, poste en Slipara Vortaro 1969/27a, poste en la Meza Krause germana-eo 1983 (cxe Fahrspur), Esperanta Bildvortaro 1988 kaj poste en la jam cititaj modernaj vortaroj, kompreneble ankaux en Benson angla-eo 1995. Ke Butler (1968), kiu bazigxas sur PV 1930, ne havas gxin tute ne estas surprize kaj pri la ofte neklaraj vortlisto de Wells (1969), oni ne devas multe diri. Cxu vi ne uzas modernan vortaron kiel Benson?
Fakte ni do havas "koridoro" en PIV 1970, 2002, 2005 kaj "leno" en multaj modernaj vortaroj. Cxu iu etna lingvo suportas "koridoro"? Miascie ne. Cxiukaze "trako" estas subtenita nek de PIV, nek de iu serioza vortaro kaj "kolumno" estas simple ... nu ja. Mirigas min, ke vi miras ne trovi "leno" en Wells aux Butler. Nu vi trovas gxin amase en Trovanto - simple cxar gxi estas la moderna vorto. Amike Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Russ Williams" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Donnerstag, 13. August 2009 10:12 Betreff: Re: [revuloj] Trako > Mi renkontis "koridoro" diversfoje, sed mi ne memoras auxdi "leno" kaj > ecx ne trovas gxin en mia permesema PIV, nek vortaroj de Butler aux > Wells. La en-eo-sekcio de Wells proponas por tia "traffic lane" la > Esperanton vortojn "kolumnon" (kiun mi versxajne fojfoje renkontis kaj > suficxe sxatas, kvankam gxi pli sxajnas celi la vicon de auxtomobiloj > mem, cxu ne?) kaj "pado" (kiu ne vere allogas min). > > La supozebla ambiguo de "koridoro" ne gxenas min; mi apenaux povas > imagi konfuzon en konkreta situacio. ("'Koridoro'?! Cxu vi celas ke mi > dauxre iru laux la strato, aux ke mi stiru la auxtomobilon en tiun > konstruajxon por veturi laux la konstruajxa koridoro?" :) > > russ >
