Mi renkontis "koridoro" diversfoje, sed mi ne memoras auxdi "leno" kaj
ecx ne trovas gxin en mia permesema PIV, nek vortaroj de Butler aux
Wells. La en-eo-sekcio de Wells proponas por tia "traffic lane" la
Esperanton vortojn "kolumnon" (kiun mi versxajne fojfoje renkontis kaj
suficxe sxatas, kvankam gxi pli sxajnas celi la vicon de auxtomobiloj
mem, cxu ne?) kaj "pado" (kiu ne vere allogas min).

La supozebla ambiguo de "koridoro" ne gxenas min; mi apenaux povas
imagi konfuzon en konkreta situacio. ("'Koridoro'?! Cxu vi celas ke mi
dauxre iru laux la strato, aux ke mi stiru la auxtomobilon en tiun
konstruajxon por veturi laux la konstruajxa koridoro?" :)

russ

Rispondere a