karaj
mi ne estas konvinkita, ke
>parolante pri "geto", oni
temas pri _malricxegaj_ kvartaloj, izolitaj jen per ia malpermeso (nun
tre malofte), jen per tutsimple la malricxego mem (plej ofte).
mi sufiche ofte audis, ke la homoj parolas
pri okcidentanoj kaptitaj en la _geto_ de
okcidentanoj loghantaj en Japanio. certe
ne pri la malricheco temas tie - temas pri
la manko de kapablo ligi sin al la chirkaua
socio.
la vorto _geto_ chefe aludas al la manko
de ligiteco au de la kapablo komunikighi
kaj konatighi, lau mia lingva sento, almenau
kiam oni uzas la vorton ghenerale au
gheneralige.
amike
probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042