En Cxehxio nun oni parolas ofte pri "romaaj getoj" (la vorto "cigano" estas cxe ni konsiderata rasismo), tiuj getoj estas karakterizataj per malricxeco kaj malalta vivnivelo de la logxantoj, kiuj per propraj fortoj ne kapablas forsavigxi, kvankam ili ne estas enfermitaj en la kvartalo aux strato. Ili povas libere movigxi tra la tuta strato, sed ne havas laboron, detruas siajn proprajn domojn ktp.
Historiaj judaj getoj estis cxirkauitaj de muroj kvazau malliberejo, sed interne regis alta kulturo, ofte pli alta ol cxe kristanoj. Restis post ili belaj sinagogoj, sed ankau tambejoj kun pluraj tavoloj da tomboj, cxar ili ne rajtis esti entombigitaj ekster la geto. Kiam Zamenhof parolis pri "juda demando", li celis restarigon de la juda sxtato. Kiam hitleranoj parolis pri "juda demando", ili celis genocidon kaj holokauston kontrau judoj. Simile "romaa demando" por humanistoj signifas klerigadon de romaoj, por rasistoj ilian elpelon. Sekve "geto" povas rilati ne nur al judoj, sed cxe judoj temis pri izoleco religia, cxe aliaj pri izoleco pro malalta vivnivelo. Miroslav __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4332 (20090813) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
