2009/8/13 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Tamen ankaŭ pri "geto" tio ne malveras: origine la izoliĝo
> estis libervola (almenaŭ en iuj landoj kaj iuj epokoj) -- t.e. trudita
> de la komunumo mem, de la religia estraro ktp.  Ankaŭ en "negra
> kvartalo" apenaŭ temas pri formala malpermeso.

Nu, en la _moderna_ (ne historia) senco, parolante pri "geto", oni
temas pri _malricxegaj_ kvartaloj, izolitaj jen per ia malpermeso (nun
tre malofte), jen per tutsimple la malricxego mem (plej ofte).

Per "kvartalo" tio ne cxiam esprimeblas, ne en cxiuj kuntekstoj.

Ekzemple, unu el la plej sxatataj de mi kantoj nun estas "En la
blankula geto" ("В белом гетто"):
http://www.sixtynine.ru/lyrics/02_s9_wg.txt
("...Ты хочешь знать, где настоящее гетто?
Это рядом, чувак, не в Америке где-то
Вся разница только в оттенке лжи и кожи
и всё же наши гетто как ножи похожи...")

Mi dubas, ke adekvate esprimi tiun metaforon en Esperanto eblas alie,
ol per "geto" (kvankam ja eblus "malricxegulaj kvartaloj", sed iom
maltrafe, laux mi).

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
*** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html

Rispondere a