--- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote: > > Je Vendredo, la 21a de AÅgusto 2009EO 16:21:06EO Paul Peeraerts skribis: > > 2009/8/21 pistike65 <istvan.e...@...>: > > >> Kial vi kontrauas "interveni en debato"? > > > > > > Mi scias ke la reala uzado sankciis cxi tiun dirmanieron, sed rimarku ke > > > neniu el la du difinoj en ReVo pravigas gxin. > > > > Cxu ne? Cxu "elpasxi kiel ... partoprenanto, en iun aferon" ne estas > > gxuste tio? Li elpasxis kiel partoprenanto en la debato. > > > > Cetere, en mia junagxo, eble ankoraux nun, oni povis "interveni en > > debato" dumaniere, cxu per "ordinara interveno", cxu per "procedura > > interveno". La du ekzemploj, kiujn vi donis (debatestro nezipita kaj > > salono fermota) estas laux mi perfektaj ekzemploj de tiaj procduraj > > intervenoj, kiuj en la tempo de Tonkin havis absolutan prioritaton! > > - Jes, Paulo, precize tiel! > Sed per "elpashi" oni ja celas "fari pashon el si mem", sen precize diri > tion. > La "normala" kompreno (se oni ne lernis la kutiman signifon) estus "elpashi > el > la salono, el la diskuto", do forlasi la aranghon. > "Elpashi" akiris sian signifon per la uzado, ne per unuavica evidenteco.
jes, gxi estas plia ekzemplo de hindeuxropa semantika influo, cxi-kaze sxajne slava. Kaj cxi tiu uzo estas ecx Zamenhofa. Eblus longe plu kritiki tiajn semantikajn glitojn. Jen plia ekzemplo: "intertempe" estas ofte uzata, germanece laux "inzwischen", ne nur en la signifo "inter du okazaĵoj, inter tiam kaj nun", sed ankaux en la signifo "nun, kontraste al antauxa stato": http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Heinz_Schaeffer "Intertempe li estas pensiulo." Kaj "dume" estas uzata, ankaux Zamenhofe, por du malsamaj signifoj. Vidu difinojn 1. kaj 2. en ReVo. amike Istvan Ertl
