Je 8/20/09, pistike65: [...]
> For primitivan francofobion! Mi lernis Esperanton (inkluzive la > vorton "sxoseo") antaux ol lerni la francan. Esti Esperantlingva > helpas por paroli la francan. > Renato, bv. haltigi Vian berserkan kampanjon kontraux vortoj kiuj ne > placxas al Vi nur cxar ili similas al la franca. Mi ne pretas > mallerni ilin. La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas. "Ŝoseo" certe estas francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en la franca ne plu ekzistas. Estas nemalmulte da vortoj kies signifo ŝanĝiĝis en la franca -- aŭ kiuj tute malaperis el tiu lingvo -- sed kiuj konserviĝis en surprize multaj aliaj lingvoj (ekz-e "bel étage" ne plu ekzistas en la franca -- sed plu ekzistas en la rusa kaj nederlanda). "Ŝoseo" estas vorto oficiala; kaj la 3a OA ĝin difinis per tradukoj: fr: chaussée en: high road, made road de: Chaussee pl: szosa es: calzada it: strada in rialzo, strada a fondo artificiale En tiu kompanio plimulto da lingvoj donas al la vorto signifon nefrancan (kiu ne plu estas franca -- krom eble en "chaussée romaine" = "calzada romana"). Nur la hispana estas same (aŭ eĉ pli) ambigua kiel PIV. Ĉe la lingvoj ricevintaj sencodifinon (en, it) evidentas, ke la celata senco de la oficialigintoj estis la internacia, ne la franca. -- Sergio
