Kara Probal, dankon pro cxi tiu Via analizo, kiu altraktas la funkci-manieron de nia lingvo en kulture malsamaj fonoj, anst. koncentrigxi nur pri gxia funkciado en si mem.
La diferenco estas kiel diskuti pri la survoja sekureco kaj konsilindeco de iumarka auxto, aux pri novigoj en gxia motoro. amike Istvan Ertl --- In [email protected], probal dasgupta <proba...@...> wrote: > > karaj Istvan kaj Renato, > > > Istvan: > >la efiko de > hindeuxropaj semantikeroj estas ofte pli insida ol simpla surfaca > transpreno de radikoj - fenomeno kontraux kiu Renato batalas. > Renato: > >Mi tute konsentas pri tio. Eble pro tio Äinaj kaj japanaj > esperantistoj, kiuj ankaÅ lernis la lingvon dum multegaj jaroj, ne > kuraÄas skribi en Esperanto en diskutlistoj. > >Iumaniere ni devas helpi ilin. > > en Milano, dum diskuto (kun interpretado Esperanta- > itala) kun milana komunisto enkadre de SAT-kongreso, > mi trovis min chefe auskultanta kaj malmultege parolanta. > la politika kunteksto de la laboristoj en Milano estas > malsamega ol tiu en la sudaj landoj en Azio. > > mi foje malfermis la bushon por kiel eble plej mallonge > klarigi, kiamaniere malsamegas niaj kuntekstoj, kaj > tamen esprimi solidaron. > > mi certas, ke io simila malinstigas la partoprenadon de > orientaziaj esperantistoj en la retlistoj. la distancoj > estas vastaj - pli vastaj ol imagas europanoj. > > temas lau mi ne chefe pri manko de vortelektaj > rimedoj che azianoj, sed pri manko de auskulto- > poviga pri-azia scio che europanoj. problemo > ege malfacile traktebla - mi kunsentas kun la situacio > de la junaj europanoj, ech kun tiuj kiuj iom vojaghis > sed ne komprenis tion, kion ili spektas. > > kaj Azio estas relative dokumentita. oni estas > ech pli senkonsila rilate Afrikon au ech la 'europecan' > Sud-Amerikon. > > amike > > probal > > Probal Dasgupta > Linguistic Research Unit > Indian Statistical Institute > 203 B.T. Road > Kolkata 700108, India > tel. +91-9831815042 >
