Je 9/11/09, Alexander: [...]
>> Kial nepre "ĉesigi", kaj ne -- ekzemple -- favori kaj instigi al >> plenumo? "La prokuroro sankciis priserĉon" neniel signifas ke la >> prokuroro preskribis agojn por malhelpi priserĉon -- tute male. > "Cxesigi" estis nur ekzemplo de ago. Mi ja menciis ankaux "agojn > ... por igi ... konduti konforme al la establitaj normoj". Kaj tia ago povus esti "premii". Kaj la sankcio aplikata al krimulo sekve de ties krimo (ekz-e pafmortigo) apenaŭ povas korekti lian konduton. > Mi ne menciis pozitivajn agojn, cxar ili ja estas pli facile > klarigeblaj per la "unua", baza signifo de "sankcio" kaj kutime ilin > ne akompanas la sintagmo kun prepozicio "kontraux". "Pro la bona konduto la administracio povas apliki al la malliberigitoj diversajn sankciojn, ekz-e pli fruan liberigon". Hm. Tio ne sonas versimile. >>> Konjekteble tio estas suficxe versimila interpreto, cxar mi ne >>> memoras renkonti la uzon, kiu suficxe kontrauxus al tia interpreto >>> por agaci min. >> Bv rakonti, kiel vi interpretas la PIVan ekzemplon: >> "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" >> (mi citas laŭ memoro, sed ne tio ne koncernas la esencan parton). >> Fakte, la frazo estas ambigua. Povus temi pri konfirma sankcio >> (Пусть монастырский ваш закон >> Рукою Бога утверждён) >> Tamen mi sufloru, ke PIV ĝin metas sub la signifon punan. > Mi jxus kontrolis en PIV-2005. Fakte tie la klarigo sekvas > precize la saman logikon kiel mia "natura" ;) > Unue, aperas la baza enkonduka kondicxo: "Ago de > auxtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aux > nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, k > konsekvence" (laux la PIV) > sankcio apartenas al unu el la tri subdifinoj: > 1. Konfirmo aux aprobo fare de auxtoritata instanco. > 2. Rimedo, aplikata por devigi homojn obei legxon. Tio neniel sekvas el (1). > 3. Rimedo, aplikata laux internacia juro por devigi sxtaton > submetigxi al decido de internacia organo. Tio nur streĉe sekvas el (2), ĉar la krimulon oni punas pro krimo jam okazinta, kaj la reprezalion oni aplikas por ŝanĝi la konduton ontan. > Mi ne vidas la ekzemplon, kiun vi citas parkere, en PIV-2005. Ĝi estas en PIV1, ĝi malaperis el PIV2. Supozeble ĝi ne estis oportuna por la aŭtoroj, eble ĉar ĝi ilustris ambiguon kian estigas la homonimeco de SANKCI. Ĉiel ajn, vi ne diris, kiel oni komprenu ĉi tiun diron (kiu estas traduko de sufiĉe konata diraĵo franca). > Evidente do, ke mi ne estas sola, kiu intuicie adoptis > tiaspecan interpreton. Tio ne estas mirinda: diversaj homoj serĉantaj raciigi mallogikaĵon ofte aplikas similajn sofismojn. Ekz-e kiam mi demandis, kial oni rigardas la du sencojn de "solvi" kiel du subsencojn kaj ne kiel homonimojn, pluraj personoj tute sendepende klarigis, "solvado" estas neniigo: oni malaperigas salon en la akvo, oni malaperigas problemon. Mi ne dubas ke se oni okupiĝus pri provado ke la du kanonoj estas subsencoj de unu sama supernocio, oni facile trovus similajn sofismojn: la kanono-regulo estas same forta, kiel artilerio; kaj inverse, la kanono estas "Ultima ratio regis" ktp. -- Sergio
