Sergio Pokrovskij: >> Evidente do, ke mi ne estas sola, kiu intuicie adoptis >> tiaspecan interpreton. > > Tio ne estas mirinda: diversaj homoj serĉantaj raciigi mallogikaĵon > ofte aplikas similajn sofismojn. Ekz-e kiam mi demandis, kial oni > rigardas la du sencojn de "solvi" kiel du subsencojn kaj ne kiel > homonimojn, pluraj personoj tute sendepende klarigis, "solvado" estas > neniigo: oni malaperigas salon en la akvo, oni malaperigas problemon. > > Mi ne dubas ke se oni okupiĝus pri provado ke la du kanonoj estas > subsencoj de unu sama supernocio, oni facile trovus similajn > sofismojn: la kanono-regulo estas same forta, kiel artilerio; kaj > inverse, la kanono estas "Ultima ratio regis" ktp.
Eble mi ne suficxe klare esprimis mian vidpunkton rilate la sencojn de "sankcio". Mi provu fari tion nun. 1. Mi neniam sentis bezonon de la senco 2. (Ecx la senco 1, laux mi, estas tro pretenda kaj malbonstila. Mi mem kutime dirus "aprobi", "ratifi", "konfirmi", "permesi", kiuj estas pli klaraj kaj specifaj.) 2. Mi mem malsxategas kaj sofismajn "klarigojn"/raciigojn kaj kasxadon/kamufladon de pensoj - de kio ambaux signifoj de "sankci-" estas tipaj specimenoj. Espereble vi bone scias tion el niaj iamaj detalaj lingvaj konversacioj. 3. Dum jaroj mi senkonscie interpretis la sencon 2 kiel iaspecan elipson apogitan je senco 1, kaj mi ne rimarkis kontrauxekzemplojn de tia interpreto, kiuj agacus min aux igus min konsulti vortarojn aux alie esplori la aferon. 4. En mia antauxa mesagxo mi simple konstatis tiun cxi mian sperton kiel lingvouzanto sen troteoriumi pri tio, cxar Renato diris, ke tia interpreto estas "perfortita", dum por mi gxi estis tute natura kaj spontan(e)a. 5. Cxar mi dauxre opinias tiun vorton evitinda (krom en tradukoj - por fidele konservi malklarecon kaj stilfusxecon de la originalo), mi subtenas (sed ne sankcias ;), ke oni marku almenaux la sencon 2 evitinda. 6. Por tiuj, kiuj vidas valoron en la senco 2, mi konsilas atente studi la ekzemplojn uzitajn de _bonaj auxtoroj_ (el semantika kaj sintaksa vidpunktoj) antaux kompletigi la difinadon. Mi havas la impreson, ke uzado de senco 2 korelacias kun aliaj, pli evidentaj, indikoj pri nematureco de lingvajxo. Eble serioza esploro rivelus, ke tio estas fantoma senco, kiu ne havas fortan apogon en la lingvo de bonstilaj Esperantaj auxtoroj. 7. Refoje: mi konstatas tion kiel lingvano, sed ne kiel lingvisto serioze studinta tiun cxi leksemon (tion mi dume NE faris). Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
