Je 9/10/09, Alexander:

[...]

> Mi neniam speciale esploris tion, sed simple iam, antaux
> jardekoj, cxe la unua auxdo auxtomate interpretis
> la esprimojn de la tipo "sankcioj (direktitaj) kontraux Xujo"
> kiel euxfemisman parolturnon por diri, ke certaj agoj
> estas sankciitaj (en la senco 1) kun la celo cxesigi
> malakcepteblajn (sekve, prepozicio "kontraux") agojn
> de Xujo kaj por igi Xujon konduti konforme al la establitaj
> internaciaj normoj.

Kial nepre "ĉesigi", kaj ne -- ekzemple -- favori kaj instigi al
plenumo?  "La prokuroro sankciis priserĉon" neniel signifas ke la
prokuroro preskribis agojn por malhelpi priserĉon -- tute male.

> Konjekteble tio estas suficxe versimila interpreto, cxar mi ne
> memoras renkonti la uzon, kiu suficxe kontrauxus al tia interpreto
> por agaci min.

Bv rakonti, kiel vi interpretas la PIVan ekzemplon:
"ilia moralo havas nek devigon nek sankcion"
(mi citas laŭ memoro, sed ne tio ne koncernas la esencan parton).

Fakte, la frazo estas ambigua.  Povus temi pri konfirma sankcio
(Пусть монастырский ваш закон
Рукою Бога утверждён)
Tamen mi sufloru, ke PIV ĝin metas sub la signifon punan.

--
Sergio

Rispondere a