>> Mireille: >> Vi tro simpligas! > Renato Corsetti: > Certe, sed al la simpluloj apartenas la regno de Esperanto, la simpla > kaj regula lingvo.
La temo estas: ĉu akceptebla la sencon punan de la vorto "sankcio". Vi skribis >>> Renato Corsetti: "mi povas nur observi kun Asteriks: "Frenezas ĉi tiuj esperantistoj!" kaj demandi min kial ne sekvi la japanojn kaj rezigni entute pri tiel dubsenca vorto." Al tio (pro via "entute") mi komprenis ke vi proponas forpeli la vorton "sankcio" de la vortaro. Tiel la rimedo estus drasta rezulto de simpligo. Mi persone ne bezonas la vorton ( kiel A.S. , se bezonate en la senco 1, mi uzus alian pli konatan radikon), sed iuj pro tradukoj eble bezonas la vorton en la senco 2. Nur por tiu senco mankas vorto. La diskuto ne estas: al kiuj apartenas la regno de Esperanto? Ĝi estas: se estas markita EVI por la dua senco, per kiu vorto oni anstataŭe elturniĝu? "sankcio kontraŭ", "sankciono", "sankciumo", "reprezalio", "punsankcio", alia? >> temante pri verboj estas ja pli facile elturniĝi sen la vorto "sankcio" >> sed foje en iuj kuntekstoj bezonatas ne verbo sed substantivo. > Aliflanke en Esperanto gravas la radiko. Se oni havas la substantivon > "sankci-o", oni aŭtomate havas ankaŭ la verbon "sankci-i". Do vi proponas forviŝi la radikon "sankci-"? Bone, kaj kiu vorto por internacie jam ekzistanta vorto? Vidu: El wikifontoj, ekz: http://id.wikipedia.org/wiki/Sanksi: it: Sanzione de: Sanktion sv: Sanktion hr: Sankcija hu: Szankció lt: Sankcija nl: Sanctie es: Sanción sr: Санкција pt: Sanção id: Sanksi en: Sanctions fr: Sanction ru: Санкция Mireja PS: "reprezalio" estas al mi bona alternativo por la ReVa senco 2 de "sankcio", tiu dua senco estas evitinda kaj ReVo devas aldoni al "EVI" ligon al "reprezalio". Mireja
