--- On Thu, 9/10/09, Yury Finkel wrote:

> LMMO, la puna senco nepre postulas prepozicion "kontraux" (dum la
> aproba - akuzativon), kio plene malambiguigas la aferon.

"Kontraŭ" kio?  Oni jam plurfoje menciis "sankciojn kontraŭ Irano" ---
sed tio estas politike malprava.  Ne temas pri sankcioj kontraŭ Irano,
oni kontraŭas suspektatan armilprogramon de Irano.  Tamen la sankciaj
agoj suferigas ne la programon, sed la popolon.

Due, reale "kontraŭ" ne estas nepraĵo.  Praktike oni neprigas la
suferigan sencon tute mallogike, per la plurnombro: sanctionS.

Trie, la problemo ne estas nur en malambiguigo, sed ankaŭ en logikeco.
La angla "to give in" senambigue signifas "cedi, kapitulaci" -- sed ĉu
tio estas racia kaj klara senambiguaĵo?

En la 19a jc la koncerna termino ŝajne estis "reprezalio(j)" (egale
plurnombra):
,----
| Репрессалии - в международном праве - принудительные меры
| политического и экономического порядка, применяемые одним
| государством в ответ на неправомерные действия другого
| государства.
| 
| лат. Repressalia - давление, сдерживание
`----

La PIV-oj tamen difinas "reprezalio"n kiel "репрессии".  Alia ekzemplo
pri la falsaj amikoj.

-- 
Sergio





      

Rispondere a