Mi rimarkas ke laux la difino de "paki" en ReVo kaj en PIV

"Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, ĉu ilin ligante per 
ŝnuro, ĉu envolvante en paperon aŭ ŝtofon, ĉu 
enŝovante en sakon, ĉu enpremante en kofron aŭ valizon, ĉu 
ordigante en kesto"

same kiel laux iliaj ekzemplofrazoj, la objekto de "paki" estas la objektoj 
arangxataj, enmetataj ks., sed ne la ujo (valizo ks.) en kiun oni arangxas, 
metas ks. tiujn objektojn.

Tamen, en la reala uzo ankaux la uja kazo okazas, ankaux laux la Tekstaro, ekz.

"Mi senprokraste pakis miajn kofrojn" (Kabe)
"Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron" (Fabeloj de Andersen)

Por la dua kazo pli logika estus "pripaki".

amike
Istvan Ertl

Rispondere a